Lingvoj, multlingvismo kaj la defio de la Interreto

Marc van Oostendorp

Teksto de prelego en la Seminario pri Lingvoj en Interreto dum la 84a Universala Kongreso de Esperanto, Berlino, 6.VIII.1999-08-08

En la okcidenta mondo, oni konsideras multlingvismon relative moderna fenomeno. Kvankam en aliaj partoj de la mondo -- la plej fama kazo sendube estas Afriko -- preskau chiuj homoj jam de jarcentoj au ech jarmiloj parolas pli ol unu lingvon flue, la ideo de unu nacio kaj unu popolo tre firme enradikighis en la Europa idearo.

Dum la lasta jardeko, tamen, io shanghis ankau en tiu chi mondoparto. Kaj pli ghenerale la multlingvismo atingis pli altan nivelon en preskau chiuj partoj de la mondo; ech en Usono oni ja audas pli kaj pli da `novaj’ lingvoj, kiel la hispana kaj orientaziaj lingvoj.

Grava kauzo por tiu plimultlingvismo en la okcidenta mondo certe estas la moderna teknologio. Ni ja daure vivas en societo regata de teknologio, pli specife la teknologioj por komunikado, kaj ankau por transportado. Kaj char oni ankorau ofte alrigardas la multlingvismon kiel `problemo’, oni ankau serchas la solvon de tiu problemo en ghuste tiu teknologio.

Estas interese pristudi la rilaton inter lingvoj unuflanke kaj la teknologio aliflanke en la okcidenta mondo dum la 20a jarcento. Estas ja klare ke dank’al la teknologio estas multe pli facile por multaj homoj kontakti unu la alian. Antau cento da jaroj la plejmulto da homoj vershajne neniam parolis kun persono ekster sia vilagho au ekster la kvartalo de sia urbo. Inter aliaj aferoj tio signifis ke la lingvajho por aliuloj estis io tre speciala, io al kio oni dedichis kiel eble plej multe da atento. Dank’al la tekniko preskau chiuj homoj en chiuj partoj de la mondo nun audas kaj vidas ne nur homoj ekster sia vilagho kaj sia kvartalo, sed ech ekster sia urbo kaj trans la landlimoj. La publika lingvo tial vulgarighis, ighis amasprodukto kaj pro tio shanghighis ghia karaktero, kaj mi kredas ke tio estas vera ambau por la oficialaj, naciaj lingvoj, kaj ankau por la internacia lingvo. Internacia lingvo ne plu povis esti nur tre formala idiomo; ghi devas esti lingvo en kiu oni povas paroli kiel inter amikoj. La mondo farighis granda loghochambro en kiu ni chiaj sidas kaj babilas.

Parenteze, mi aldonu iun rimarkon el la kompara lingvistiko. Lau mi tiu fakto ke la mondo farighis granda loghochambro povus esti kialo por la relative pli granda sukceso de Esperanto kompare al tiu de ekzemple Interlingua; la lasta shajnas esti idiomo specife tauga kaj ellaborita por oficialaj dokumentoj kaj sciencaj komentarioj; lau mia gusto ghi chiam estis klare rekonebla produkto de la jaroj chirkau la mezo de nia jarcento, kaj lingvo chefe por oficialuloj. Sed ni ne bezonas lingvoj por oficialuloj, sed lingvo por amikoj, char ech la oficialuloj inter si shajnas pli kaj pli konduti kiel amikoj: Kohl kaj Mitterand, Clinton kaj Blair: chiuj amikoj en la internacia forumo. Esperanto estas pli tauga por tiaj diskutoj ol Interlingua; aliflanke ankau la angla ja estas lingvo kiun chirkauas nocioj de amikeco kaj eble ech frateco.

Chiuj teknologioj kontribuis al la senceremoniigo, la neformaligo de la publika vivo. En la komenco de tiu chi jarcento, oni travivis la revolucion de la telefono. En tiu tempo chi tie en Germanio oni – t.e. la shtataj instancoj kunlabore kun kelkaj entreprenoj -- ankorau laboris pri la interurba telefonreto. Mi persone pensas ke la telefono eble estis la plej grava teknologia novajho de la lastaj 200 jaroj, kiam koncernas la influon je lingvo. Ghi eble ne estis tiel spektakleca kiel la mallongtempa influo de usonoj filmsteluloj kaj popularaj kantistoj, sed malrapide kaj relative senbrue, de unu individuo al alia, ghi tamen disvastigis multajn lingvojn kaj lingvajhojn. Kaj pli specife ghi disvastigis tiujn lingvajhojn kiuj estis pli malpli neformala.

Komence de tiu chi jarcento, oni apenau havis veran telefonan reton en Europo au en la cetera mondo. Multaj urboj jam havis sian propran lokan reton, tiel ke la fabrikestro povis telefoni la bankiston, sed interurba telefonado apenau ekzistis. Kiu volis telefoni chirkau 1900 de Berlino al Hamburgo, unue devis mendi tian interparoladon che telefonistino kaj post tio atendi kelkfoje ech kelkajn horojn ghis oni konektis lian telefonilon al tiu de lia partnero. Post tio oni ofte havis konekton tiel malbonkvalitan ke moderna astronauto protestus kiam li devus tiel paroli al sia edzino ekde sia orbito. Krom tio la kostoj de tia interparolado estis ege alta. Se berlinano dezirus paroli al iu en persono en Potsdamo, estus multe malpli altkoste iri tien persone, au almenau sendi porkomisian knabon. Kaj grandaj partoj de Europo ankorau estis tute ne interkonektitaj. Interlanda telefonado estis malofteco; telefoni de Berlino al Amsterdamo estis tre malfacila; telefoni de Berlino al Varsovio lau miaj scioj estis simple neebla.

Sed komence de nia jarcento tio ekshanghadis; kvankam ech en la 20aj jaroj en Francio oni kelkfoje devis atendi pli ol duonhoro por `urgha’ telefona konversacio de Tuluzo al Marsejlo. Kaj en la nederlanda kamparo, kiu ankorau estis tre ortokse kalvinista, oni tute ne povis telefoni dimanche, kiam ankau la telefonistoj ja ne povis labori.

Por vere lingve shanghi ion, la telefono ankorau devis mem iomete shanghighi. Unue, ghi devis eniri la loghochambron. Ghis en la 40aj jaroj en grandaj partoj de Europo, la telefono ankorau trovighis en la koridoro, krochanta je la muro. Tio estis simbolo por la ideo ke la telefonon oni uzu nur por mallongaj, aferotemaj konversacioj; longe paroladi pri personaj temoj signifis misuzi la aparaton. En la Europaj jhurnaloj de tiu tempo oni povas trovi amuzajn leterojn pri la daura klachado de virinoj – kompreneble en tiu telefonrilata tempo nur la virinoj klachadis. Ankorau nun maljunaj dommastrinoj demetas sian antautukon kiam si respondis la telefonon. Nur kiam oni metis la telefonilon sur la salonan tableton, oni povis persone paroli de unu loghcambro al la alia.

Kaj kompreneble nuntempe ni travivas novan revolucieton telefonrilatan: la movebla telefoneto. Nun oni ech ne devos resti en la loghochambro, che la familianoj. Oni povas teorie paroli al chiuj homoj en chiu loko en kiu oni deziras esti. Tio igas la paroladon ech pli intiman, kaj tio ankau shanghos la elekton de lingvo kaj lingvajho.

Oni devas tre bone paroli lingvon por povi paroli ghin telefone. Oni ja ne povas vidila alian personon, liajn okulojn, liajn manojn, kaj devas tial kapti chiujn informojn nur el la parolataj vortoj. Se oni verkas leteron au ech prelegon oni povas chiam preni vortaron se oni forgesis tiun au alian vorton. Sed tio ne estas ebla che pertelefonaj konversacioj. Telefona konversacio tial estas unu el la plej malfacilaj manieroj lingve komuniki. Ke oni nuntempe tial ofte telefonas de oficejo en unu parto de la mondo al alia, signifas ke en iuj partoj de la mondo oni bone lernis la lingvon de alia parto. Ofte temas pri la angla, sed same ofte temas pri iu alia ‘granda’ lingvo, kiel la hispana au ech la suahila.

Aliflanke, ni devas ne forgesi ke en plej grandaj partoj de la mondo oni ankorau nenie trovas telefono. Lau kelkaj taksoj, pli ol 60 procendoj de la nuntempa homaro neniam en sia vivo uzis telefonilon. La efikoj de la telefono, ankau la lingvaj efikoj, tial chiam povas esti nur lokaj aferoj. Kaj tiel lau mi estas pri la efikoj ankau de aliaj komunikadaj teknologioj: la plejparto da homoj ne konas tiujn teknologiojn kaj tial por ghi, teknologiaj revolucioj ne vere gravas.

*

Kiuj aliaj 20-jarcentaj teknikoj influis la nuntempan lingvosituacion? Multaj homoj pensas ke la amaskomunikiloj – filmo, radio, televidilo – plej forte influis la modernan lingvoelekton; ekzemple ke la fortan pozicion de la angla kauzis la sukcesoj de holivudo kaj de la usona populara televido. Mi tute ne kredas tion. En la kinoteatroj, la homaro dum kelkdekoj da jaroj povis audi dum preskau sepdek kvin jaroj chiuj strangaj lingvoj sed tio apenau influis nian lingvouzon.

Grava argumento por tiu tezo estas la disdialektigho de la usona angla. Usono ja estas la lando kie la amaskomunikiloj ege grave rolas en la socio. Tamen, la fama usona lingvisto William Labov en siaj verkoj klare montris ke iom post iom la dialektoj de la usona angla disighas, ke la sonoj de Chicago ighos aliaj ol tiuj de Novjorko. La usonanoj dum la tuta tago audas la samajn sonojn en la radio, kaj tamen ili shanghas sian propran sonsistemon. Ne tiel gravas la lingvajhon kiun oni audas, lau Labov, kiom la lingvajhon kiun oni uzas. La sonojn kiujn oni neniam prenas en la propran bushon, ankau ne shanghos sian sistemon. Nur la rekta kontakto gravas; tial la usona povas disdialektighi, kaj tial la telefono pli gravas ol la amaskomunikiloj en la elekto de lingvo kaj lingvajho. Kaj tial ankau la fizikaj transportiloj – la automobilo, la mopedo, la transloghiga kamiono - multe pli gravas por la lingvosituacio ol io ajn. Kaj tial ankau la t.n. interaktivaj komunikiloj estas pli gravaj; tiuj komunikiloj en kiuj ankau la auskultanto povas paroli, ankau la leganto povas skribi kaj verki.

Komunikiloj ne ege gravas kiam ili estas nur unudirektaj. Ankorau alia argumento por tio venas el ech pli praaj historiaj tempoj. Dum jarcentoj oni chiam en Europo regulege audis la saman lingvon en la preghejo: la latina. Tiu latina lingvo tamen apenau influis la lingvajhon de la amasaj kiuj venis auskulti. Ech la lingvajho de la Biblio ne grave rolis en shanghoj de la lingvosistemo.Estas vere ke chiuj Europas lingvoj elprenis multajn esprimojn kaj vortojn el la Biblio. Sed krom tio estas nenia sistema alpreno de la lingvajho de la Biblio. Je la fino de la 19a jarcento la homoj ankorau legis la biblion en ege malsamaj lingvoj.

Ankau en la nuna tempo, mi ne kredas ke la novaj teknikoj forte pushas la anglan en la chiutaga vivo de la neanglalingvanoj. Certe, multaj homoj en Europo kaj ekster Europo tre bone lernis kaj parolas la anglan. La angla ankau ludas pli kaj pli gravan rolon en la chiutaga vivo. Ree, temas nur pri la oficiala lingvajho, ne la chiutaga. Tamen unudirekteco incitas kaj iritas. Kiam en la 20aj jaroj la unuaj sonfilmoj aperis, tio signifas la baldauan finon de la filmoj sen sono. Multaj homoj tiutempe ankau pensis ke tiuj chi teknologiaj shanghoj ankau signifus la finon de Holivudo. Ghis tiam la usona industrio de poramuzaj filmoj supperregis chie en la mondo. Sed char neniu povus kompreni la strangan usonan dialekton, ech en britio, au almenau estus terurita de tiu horora akcento, precipe en Britio. Tial la Europa filmindustio finfine havus novan shancon.

Verdire vershajne precipe en la unuaj tempoj neniu en Europo komprenis ech unu vorton kiun oni elparolis en la usonaj filmoj. Sed ni nun scias ke tio finfine ne estis vera baro. La unuaj usonaj sonfilmoj estis tiel plenplenaj de kantado kaj dancado ke oni ankau povas ghui la tuton se oni ne lauvorte komprenas kio oni diras en la mallongaj dialogoj intervenantaj. Kaj finfine okazis ghuste tio kion oni volis eviti: la mondanoj lernis kompreni la usonan, ghuste por povi rigardi la holivudajn spektaklojn. Pli kaj pli da germanaj, danaj, nederlandaj, italaj, hispanaj, ktp filmoj estas farataj en la angla; kaj preskau chiuj filmoj kiuj estas produktataj de pli ol unu Europa lando, estas ankau anglalingvaj.

Chiu nova komunikilo kiun oni enkondukis dum tiu chi jarcento portis iom pli da novaj fremdaj lingvoj en nian loghochambron. Tio eble ne rekte influis la chiutagan lingvon de la auskultantoj kaj spektantoj, sed tiuj tamen lernas ion novan. En si mem, mi kredas ke tio ne estas io malbona au malutila.

Bone. Sed nun finfine venis la Interreto kaj la aliaj novaj komunikiloj. La Interreto ja diferencas de la amaskomunikiloj, char ghi estas ne nur unudirekta. Multaj el la plej popularaj aplikoj de la reto estas du- au ech plidirektaj; ekzemploj estas la retposhto, lau mia kredo el lingva vidpunkto la plej grava parto de la reto en la venontaj jaroj, kaj la retaj babilejoj. Ech la TTT estas iomagrade pli ol unudirekta, char ne estas tre malfacile au multekoste por uzanto de la reto starigi sian propran hejmpaghon sur la teksajho.

La Interreto do estas ne unudirekta, kaj tial ghi povas havi grandan efikon je la lingvouzo kaj la lingvajho de ghiaj uzantoj. Homoj de chiuj mondopartoj povas influi unu la alian.

Nun ankau estas konate ke (a) la Interreto estas usona inventajho, (b) Usono ankorau chiam estas la plej granda lando kaj regiono je la Interreto. La angla tial havas chiam tre fortan pozicion je la reto. La Interreto do eble estas la plej granda minaco por la stabileco de la lingva ekonomio iam ajn.

Tiu danghero povus ech pligrandigi se la Interreto en kelkaj manieroj sekvus la radion. En la komenco de tiu chi jarcento ankau la radio ne estis nure unudirekta komunikilo. Multaj homoj, amatoroj, havis sian propran sendilon. Sed iom post iom tio shanghighis. Char `oni’ timis ‘kaoson’, oni decidis lasi la rajton vere elsendi programojn nur al shtatoj (en Europo) au au kelkaj grandaj komercaj entreprenoj (en Usono). Al amatoroj oni permesis nur elsendi je tre malgranda nombro da frekvencoj, se entute. La radio venis en la manojn de la povohavantoj; sed char ghi ankau ighis unudirekta tio ne estis granda danghero por la lingvostabileco. Kiel la filmo, la radio lau mi neniam havis vere grandan efikon.

Estas kelkaj signoj ke io tia ankau okazas nuntempe en la Interreto. La grandaj komercaj entreprenoj ighas pli kaj pli gravaj; la teknikoj por fari TTT-ejon ighas pli kaj pli komplikaj, kaj tial pli kaj pli timigaj por individuoj. Shtatoj kaj entreprenoj multe pridiskutas la neceson ‘reguligi’ la reton, pro la sama timo pri `kaoso’, kiu ankau iam chirkauis la radion. Tio estas do pli malpli la sama historio kiel che la radio, sed nuntempe temas pri mediumo kiu chiam estos ankau pli malpli dudirekta. La shtatoj kaj la grandaj entreprenoj nun simple disponas pri tekniko por reguligi la lingvoelekton kaj la lingvajhon uzatajn de la civitanoj. Se oni tiel rigardas la aferon, oni povas esti nur pesimisma: iam en la estonto, la homaro ne nur parolos nur la anglan, sed la homaro parolos nur la anglan kiel ghi estas sankciita de la firmao Microsoft.

Aliflanke, nun ne estas tempo por tro granda pesimismo, se nur char la influo de la Interreto sur la monda situacio ankorau estas minimuma. Lau mi, oni ne forgesu la komparon al la telefono. Se pli ol ses dek procentoj de la homoj neniam uzis telefonon, la nombro da homoj kiuj ech nur vidis ekranon kun TTT-ejo estas ech pli malgranda.

Kaj la Interreto ankau ighas pli kaj pli multlingva. Char ankorau estas ne tro malfacile au tro multekoste konstrui sian propran TTT-ejon, malgrandaj lingvoj havas novajn shancojn. Estas eble tro multekoste kaj oni bezonas tro multe da specialaj mashinoj por eldoni surpaperan revuon, elsendi televidprogramon au fari filmon, precipe se la aro da eblaj interesatoj estas tro malgranda kaj disigita trans la mondo. Sed TTT-ejo oni chiam povas konstrui; oni povas konstrui iun hejmpaghon en la soraba kaj meti ghin en komputilo, ni diru tie chi en Berlino. Tiu hejmpagho poste povos esti vizitata de soraboj kiuj jam de jaroj vivas en kanado au sud-afriko au australio au chinio. La nombro de homoj kiuj tion faras, pligrandigas. Kaj ju pli da homoj faras tiajn laborojn, ju pli malfacile estos por la grandaj potencoj altrudi siajn lingvojn. Char ja chiam estos pli interese legi la mondajn novajhojn en la soraba ol en la angla (au, mi diru, ol en Esperanto.) Tial eble finfine la Interreto oferas pli grandajn shancojn al malgrandaj endangherigitaj lingvoj ol al lingvoj kiuj estas nomataj internaciaj, negrave chu temas pri la angla au pri Esperanto.

Krom danghero, la Interreto do estas nova shanco por malgrandaj lingvoj. Nur la Interreto neniel povus savi tiajn lingvojn: por tiu savo oni ja chiam ankau bezonus ‘veran’, ‘chiutagan’ uzon parolatan en kafoklachejo, akompanate de tiuk pli malpli kashaj signoj nelingvaj kiujn homoj sendas unu al la alia. Sed la Interreto certe povos igi chiujn tiujn malgrandajn lingvojn pli allogajn por siaj uzantoj.

Je la sama nivelo, la Interreto ankau povas esti grava ilo, specife por la pli `raumismaj’ aplikajhoj. Aliflanke, por la plejmulto da esperantistoj la situacio por Esperanto ja estas alia ol por la malgrandaj etnaj lingvoj char la esperantistoj ja dezirus pli centran rolon por sia lingvo en la reto, kaj tie ghi devus batali la anglan. Ne estas klare kiel fari tion. Fakte en la mondo de la Interreta softvaro estas kelkaj ekzemploj de tiaj bataloj, kaj ili havas malsamajn rezultojn. Ekzemple, ekzistas du popularaj kroziloj, Netscape kaj Internet Explorer. Netscape estis la produkto de grupo de idealismaj studentoj kiuj distribuis ghin senkoste; ghi estis por tiel diri la Esperanto de la kroziloj. Internet Explorer estas produktita de Microsoft, la plej granda komerca entrepreno en la mondo; ghi estas la angla de la kroziloj. Nuntempe shajnas ke Internet Explorer vere gajnas la batalon; sed krom tio Netscape ighis komerca entrepreno, kaj nun ech parto de America Online, alia tre granda komerca entrepreno. Netscape do ne plu estas la Esperanto de la kroziloj.

Tiu batalo do estas malsukceso por la idealismaj tendencoj de la Interreto. Aliflanke, tiu sama firmao Microsoft nuntempe shajnas vere timi la konkurencon de la komputila sistemo Linux, kiu batalas la Microsoftan sistemon Windows. Linux estas senkosta, farita nur de volontuloj, kaj ne havas firmaon kiu povis reklami pri ghi. Tamen Microsoft shajnas preni ghin tre serioza, kaj ne estas klare kiu gajnos tiun venontan batalon: la esperanteca Linux au la angleca Windows. La batalo pri lingvoj en la Interreto havas multajn paralelojn. Dependas nur de la elektita paralelo por povi diri kio gajnos.

Mi havas idealon. Mi esperas ke iutage oni trovos en la Interreto informoj en kaj pri 6000 da lingvoj. Ke oni povas lerni chiujn tiujn lingvojn. Ke oni povas legi la plej novajn romanojn de la plej naovaj autoroj en tiuj lingvoj. Ke oni povos trovi tradukon de hungara poemo en la chechean, kaj de sikoa intervjuo en la hiloan. Ne estas tute certe ke tiu idealo iam realighos, sed ankau ne estas certe ke tio neniam okzasos. La homaro povos multe fari, kaj ghi jam estas tre aktiva. La esperantistaro povos ludi sian rolon kaj ghi ighas pli kaj pli aktiva. Mi havas idealon kaj ghi daure proksimighadas.