Ivo Lapenna: Rigardu per la spegulo

Marc van Oostendorp

(Tiu chi recenzo aperis en Esperanto, dec. 2002; bedaurinde la redaktoro shanghis 'per la spegulo' al 'en la spegulo')

"En viaj manoj kushas memorlibro", skribas la redaktoro Carlo Minnaja en sia enkonduko al Eseoj memore al Ivo Lapenna, "ne adorlibro." Ni bezonas tiajn memorlibrojn, char Ivo Lapenna (1909-1987) certe meritas profundan pritraktadon. Sendube li estis unu el la plej gravaj gvidantoj de la movado, unu el la plej originalaj pensantoj pri la rolo de tiu movado en la ekstera mondo, kaj unu el la evidentaj modeloj por chiuj posteuloj, inkluzive tiujn kiujn oni nomas liaj kontrauuloj.

Aliflanke estas malfacile trovi fidindajn informojn pri tiu homo, kiu tial restas iom nebula por multaj nuntempaj esperantistoj. Post kiam li forlasis UEA en 1974, shajnas daure ekzisti du tendaroj: tiu kiu kredas ke Lapenna konstruis la movadon, kaj tiu kiu kredas ke li detruis ghin. Tial oni povas diri ke por chiuj esperantistoj de post tiu jaro (inkluzive la nuna recenzanto) estas preskau neeble elfosi la veran Lapennan.

La Eseoj certe prezentas shpatojn por tia elfosado. Enestas kelkaj interesaj kontribuajhoj biografiaj, ekz. de Minnaja pri la rilato de Lapenna al la junulara movado, au de Ralph Harry pri la rolo de Lapenna en la strebado ligi la internacian lingvon al internacia juro. Enestas ankau kelkaj belaj personaj rememoroj, kiel de John Wells, kiu ekzemple rakontas kiel li iam veturis tra la antauurboj de Londono kun Lapenna. Tiu jhus lernis kiel konduki auton: "Li emis ripetadi al si anglalingve la devizojn instruitajn de la stirinstruisto, ekzemple 'look in the mirror' (rigardu per la spegulo)".

Enestas multe da interesaj tekstoj, sed plej grave, enestas la tekstoj de kelkaj paroladoj de Lapenna mem, kiujn oni parte povas ankau auskulti de akompanta kompaktdisko. La retorika talento de Lapenna ankorau chiam kaptas la atenton, ech se lia stilo en modernaj oreloj eble estis iom pompa.

La historio de la libro estas nekutima, kaj tio spegulighas en ghia strukturo. Kelkaj kontribuajhoj estis jam verkitaj en 1984, por omagha libro okaze de la 75-a naskighdatreveno de Lapenna; tiu tamen neniam eldonighis. Antau kelkaj jaroj la dano Torben Kehlet ekhavis la planon eldoni tiun chi 'memorlibron' (bedaurinde Kehlet mortis jhus antau ol la libro aperis). La redaktoro Carlo Minnaja petis kelkajn novajn kontribuantojn "ke ili verku lau propra placho ene de temo nur larghtrajte antaufiksita". La vidvino (kaj tria edzino) Birthe Lapenna-Zacho aldonis kelkajn eseojn kaj fotojn el sia privata arkivo.

La kontribuajhoj tiel estas tre diversnivelaj kaj diverstemaj. Enestas ech kelkaj eseoj kiuj nur tre flanke traktas aspekton de Lapenna. Malgrau chiu tiu laboro, la leganto ne povas ne havi la impreson ke sur kelkaj paghoj tamen temas pli pri adorlibro ol pli memorlibro. Preskau malestas la kritikantoj kaj mallaudantoj, tie chi oni skribas pri Ivo Lapenna preskau nur pozitive.

Por neutrala leganto tiu tono suspektindas. Estas eble ke Lapenna estas unu el la plej gravaj esperantistoj el la historio de la lingvo; estas tre vershajne ke oni siatempe traktis lin maljuste en UEA-rondoj. Sed la Eseoj tro pozitivaj por esti fidindaj.

Oni auskultas nur la amikojn, kiuj kompreneble rajtas vochi sian opinion, sed oni dezirus audi pli.Kio vere okazis dum la Hamburga UK en 1974? Kiaj estis la rilatoj de Lapenna kun siaj 'aliaj' du edzinoj? Kiuj el liaj ideoj ankorau chiam estas vere gravaj por la nuntempa movado, kaj kiuj eksmodighis au perdis sian intereson?

Kompreni kaj memori homon iel similas konduki veturon: oni vidu chiujn flankojn. Bedaurinde la Eseoj precipe rigardas tra la antaua glaco, kie staras la geniulo; sed ili forgesas la retrospegulon, kie on estus vidinta la homon.

Eseoj memore al Ivo Lapenna. Red. Carlo Minnaja. Kopenhago: www.kehlet.com, 2001. Sub auspicio de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. 417 p. ISBN 87 87089 09 2. Kun kompaktdisko. La artikolo de John Wells estas trovebla ankau je la retejo de Wells.