En la lingvistika konferenco "Kiuj lingvoj por Europo?", Esperanto aperis kiel alternativo serioze konsiderinda por Europa Unio (EU).

Al demokrata alternativo

Marc van Oostendorp

(Chi tiu artikolo aperis en Esperanto 91.12: 218)

Sub organizo de Europa Kultura Fondajho kun Europa Parlamento (EP) kaj la kulturministerio de Luksemburgio, konferencis elstaraj lingvistoj kaj socisciencistoj, reprezentantoj de EP kaj de Konsilio de Europo kaj kelkaj observantoj ekster-europaj. Okazis kvar sesioj:

La Europa situacio de lingvoj. Abram de Swaan, nederlanda sociologo, prezentis sian teorion pri "politika sociologio de la monda lingvosistemo". La kimra lingvo-geografo Colin Williams, kaj la kataluna psikolingvisto Miguel Sigu'an parolis pri la rilatoj lingvo - nacieco, precipe el la perspektivo de la t.n. regionaj lingvoj kiel la kimra au la okcitana. Chi tiujn prelegojn prikomentis i.a. Robert Philipson, kiu instigis al pli serioza pristudado de la strukturo de la E-movado, char lau lia sperto tio povus esti tre instrua.

Lingvoj en la civita Europo Parolis Wolfgang Mackiewicz kaj Ingrid Gogolin, germanaj lingvistoj, kaj ilia nederlanda kolego Guus Extra, cefe pri la demando kiujn lingvojn lernu la europaj infanoj en la lernejo. Mackiewicz klarigis la politikon de EU: chiu civitano lernu almenau du el ties oficialaj lingvoj, krom tiu de sia lando. Gogolin kaj Extra montris ke la situacio estas multe pli komplika, chefe pro la aro de "neindighenaj" lingvoj nun parolataj en Europo. En siaj komentoj Marc van Oostendorp enkondukis la terminon ius potentis: la povohavanto decidas pri la uzenda lingvo. Tial europanoj insistas ke la "indighenaj, oficialaj" lingvoj estas lernendaj por chiuj civitanoj en Europo kaj la "regionaj" kaj "ne-indighenaj" lingvoj havas malpli da rajtoj. Li proponis pristudi pli demokratiajn alternativojn, chefe E-on.

Lingvoj en politika Europo Marc Abeles, franca antropologo, raportis pri siaj esploroj en EP kun anekdotoj pri vortludoj tradukataj kiel "bv. ridi por ne aspekti stulte". La franca politikilogino Virginie Mamadouh revuis la eblajn solvojn: unu natura lingvo por chiuj, unu artefarita lingvo por chiuj, pluraj naturaj lingvoj ktp. Esperanton shi opiniis principe enkondukebla, sed nur per "projekto kun granda mobiliza forto", apenau imagebla en la nuna EU.

Al nova lingvopolitiko por Europo Amitav Choudry, socilingvisto, donis superrigardon pri la situacio en sia lando, Barato. La nederlanda politikologo John Grin prezentis manieron decidi pri la Europa lingvopolitik; li avertis ke proponoj rezultantaj sole el racia analizo riskas fiaski pro spontana kontraustaro, des pli kiam temas pri "nenies lingvo, la latina a6 E-o". Inter la komentantoj estis la sudafrika sociolingvisto Neville Alexander; ankau li emfazis ke ni pli serioze konsideru la alternativon Esperanto.

La partoprenantoj de la inspira konferenco estis neortodokse malfermaj al chiuj solvoj -- kion montris ankau la pridiskuto de E-o. Venontan aprilon okazos dua konferenco samtema.