Diskutante lingvan politikon dum varmega somera nokto

Marc van Oostendorp

Aperis en Esperanto, 1999

Recenzo de M. Fettes kaj S. Bolduc (red.) Al Lingva Demokratio/Towards linguistic democracy/Vers la démocratie linguistique, UEA, Rotterdam, 1998. ISBN 92 9017 054 9

Ĉu la infano en la Andersena fabelo parolis Esperante, kiamĝi vidis ke lia reĝa moŝto nude promenis tra la urbo? La reĝo ja pensis ke li surhavis bele ornamitan veston, kiu estu nevidebla nur por nekompetentuloj. Kajĉar neniu homo deziras esti nekompetenta,ĉiuj silentis -- escepte de la infano.

Verŝajne la infano uzis sian nacian lingvon kiam li naive eldiris la veron. Laŭ la fabelo,ĉiujĉeestantoj ja tuj komprenis lin. Tamen allogas la komparo inter la esperantistaro kaj tiu fabela infano: daŭre iras lia reĝa moŝto, fierante pri sia belega robo kudrita de interpretistoj kaj tradukistoj. Nur nekompetetuloj travidas la roban belon; kaj Esperanto estas infanaĵo.

Bedaŭrinde en la eksterfabela mondo la ĉeestantoj ne tuj penetras la veron kiam oni elkrias ĝin. Ne multe da homoj pretas senargumente akcepti ke reĝo nudas. La esperantistoj do devas daŭre diskutadi, argumentadi, klarigadi, komprenigadi, kaj eble plej grave: aŭskultadi. Almenaŭ kelkaj neesperantistoj ankaŭ pripensis sian pozicion, kaj ni ne povas ekskludi ke tamen la ulo surhavas T-ĉemizeton.

Ĉi tiu libro donas bonegan ekzemplon de tia bonkvalita diskutado.Ĝi estas kvazaŭ resumo de la Nitobe-simpozio kiun UEA organizis antaŭ du jaroj en Prago, tuj post la tiea Universala Kongreso. Ni do trovas en la libro kontribuaĵojn de kelkaj el la plej interesaj nuntempaj ideologiantoj de la Esperanto-movado (Deguchi, Erasmus, Fettes, Frank, Kobayashi, La Torre, Lee, Lins, Peeters, Selten, Tonkin) kaj de ekstermovadaj politikistoj, oficistoj kaj scienculoj (Busdachin, Cestac, Dupuis, Philipson, Pirmoradi, Poth, Saint-Robert, Skutnabb-Kangas, Wynne Jones). Krom tio en la libro ankaŭ troviĝas resumoj de diskutoj al kiuj krom laĵus menciitaj partoprenis inter aliaj Blanke, Huzimoto, Moon kaj De Smet.

La plejmulto da kontribuaĵoj kaj diskutoj estas altnivelaj kaj traktasĉiajn praktikajn kaj teoriajn demandojn pri la internacia lingva politiko. Interesa aspekto estas ke multe da kontribuantaj neesperantistoj taksas la estontecon de Esperanto almenaŭ tiel optimisme kiel la movadanoj. Unuflanke oni povus kritiki tiun aspekton de la libro: kial oni ne trovas ankaŭ iom pli kritikemaj voĉoj? Sed aliflanke kompreneble antaŭĉio bezoniĝas la freŝa rigardo de simpatiantaj eksteruloj.

La etoso de la konferenco verŝajne estis tre entuziasma. La dana profesoro Philipson diris en la konkludaj komentoj ke ``estas malfacile trovi ie ajn en la mondo ĉirkaŭ cent homojn kiuj diskutas lingvan politikon dum varmega somertago je ĉi tiu nokta horo. Tio estas nekredeble impresa por homoj kiuj laboris sur la kampo de lingvoinstruado, lingvopolitiko kaj kiuj provas analizi lingvan justecon.[·] Mi persone sentas ke mi definitive transpaŝis al nova kompreno pri la signifo de Esperanto en internacia komunikado.'' Ankaŭ la leganton de la libro kaptos tia entuziasmo, probable eĉ se tiu leganto ne estas esperantlingva:ĉiuj kontribuaĵoj estas presitaj en la origina lingvo (do angle, france aŭ Esperante). Krom tio, la libro ankaŭ enhavas resumojn deĉiuj prelegoj enĉiuj tri lingvoj.

La plej tuŝa ero de ĉi tiu volumo por mi estas la (anglalingva) raporto de NITOBE Inazô, la Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, kiu vizitis 13an Universalan Kongreson kaj raportis pri siaj spertoj al la Ligo. Estas treĝuste kaj treĝojige ke UEA honoris tiun simpatian kaj seriozan homon, kaj donis lian nomon al la simpozio. La tono de lia raporto estas vere mirinde honesta kaj konciza. Ni povas nur bedaŭri ke tia raporto tiam havis tiom malgrandan efikon.

Ho, la leganto pensas, se nur pli da internaciaj alranguloj havus tian akran vidon; se nur pli da homoj eldirus en tia simpla sed konciza stilo ke la tradukista robo de la reĝo tamen ne estas tiel bone videbla.