Neniu ekzistokialo sen diskutado

Marc van Oostendorp

(Tiu chi recenzo aperis en la revuo Esperanto, decembro 1999)

Recenzo de: D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller (red.) Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto. Prago 1996. Rotterdam, UEA, 1999.

Chu la Esperanta komunumo bezonas lingvopolitikon? -- demandas la kovrilo de chi tiu nova libro, kiu entenas la aktojn de lingvopolitika seminario okazinta dum la Praga UK en 1996. Por multaj esperantistoj tio estas kvazau demando chu butiko bezonas trovi manieron vendi siajn varojn. La plej komunaj formoj de esperantismo ja asertas ke la elekto de lingvo gravas por socioj, kaj ke en internacia komunikado oni prefere uzu zorge planitan lingvon.

La demandoj diskutitaj dum la seminario kaj plutraktataj en Por aktiva lingvopolitiko tamen estas iom aliaj. Ili chefe koncernas decidojn pri la strukturo de la lingvo mem, pri ghia gramatiko kaj la vortprovizo. Dum la mondo evoluas, lingvoj, ankau planitaj lingvoj, devas evolui. Chu ni volas gvidi tiun evoluon? Kiagrade? Kiuj estu la gvidantoj? Chu nur la Akademio de Esperanto?

Estas evidente ke ni bezonas politikon ankau pri tiu temo. Sen racia diskutado kaj konscia agado, Esperanto riskas ighi malpli facile lernebla por eksteruloj, kiuj ja devus peni parkerigi la spertulajn strangajhojn. La lingvo ech riskas perdi sian neutralecon, se potenco anstatau la racio decidos pri la direkto kiun la lingvo prenu. La Esperanto-movado estas movado por raciaj kaj demokratiaj decidoj pri lingvaj temoj. Sen ada pridiskuto de la lingvopolitiko, forfalas ghia plej grava ekzistokialo.

La kontribuajhoj al Por aktiva lingvopolitiko donas bonan bazon por tia diskutado. Ili estas verkitaj de kelkaj el la plej gravaj lingvopolitikistoj en nia komunumo kaj traktas i.a. la 'naturan' evoluon de la lingvo, la rolon de la Akademio kaj la situacion en naciaj lingvoj.

Rektajn respondojn al la demando chu ni bezonas lingvopolitikon donas la eseoj de Renato Corsetti kaj Detlev Blanke. Ambau emfazas la gravecon de bona lingvopolitiko el sia propra perspektivo kaj en sia persona stilo. Corsetti kombinas siajn spertojn kiel patro en Esperantlingva familio kaj siajn profesiajn konojn kiel lingvisto por elegante kaj sprite pritrakti la demandon chu Esperanto jam estas "vere kaj komplete funkcianta" lingvo. Lia konkludo estas ke "(ankau se ni [...] ne tiom malkashe emfazas tion, kiam ni parolas al la ekstera publiko), [...] ni estas ankorau malproksimaj de la situacio de 'normalaj' lingvoj." Ni bezonas fortan lingvopolitikon lau Corsetti, char nia socio "estas ankorau tro malgranda kaj tro disa por ke ghi povu efike kontraupezi eventualajn unuopulajn strangajhojn, kiuj celas stiri la lingvon al persone preferataj direktoj."

Tuj post tiu grava, sed iom teorieca, konkludo trovighas bonega artikolo de Blanke en kiu la autoro sisteme pritraktas la farindajhojn, la traktindajhojn kaj la rimedojn por lingvopolitiko. Blanke konkrete proponas inter alie la starigon de Internacia Lingvopolitika Konsilantaro de Esperanto, en kiu reprezentantoj de la tuta lingvokomunumo kunordigadu la tiukampajn aktivadojn. Tio estas utila ideo, sed Ònovaj komisionoj, organizajhoj kaj aliaj strukturoj en Esperantio ofte estas dekomence mortnaskitajÓ, kiel Blanke mem rimarkigas, kaj ke tio plejofte okazas ne pro manko de volo sed pro manko de homa forto. Nia komunumo estas malpli granda ol niaj ambicioj.

La plej grava tradicia lingvopolitika institucio en la Esperanta komunumo estas la Akademio de Esperanto. Werner Bormann (ankorau prezidanto de la Akademio dum la Praga simpozio) eksplikas la pozicion de la Akademio kaj defendas ghin kontrau atakantoj. Lau Bormann, la Akademio "estas esenca elemento en la lingvopolitiko de Esperanto" kaj preskau chiuj konsentus ke devus esti tiel. Tamen lau mia gusto Bormann ne chiam estas sufiche klara en siaj respondoj al la kritikantoj. La plej fama kazo estas vershajne tiu de la vorto komputilo, kiun nuntempe (lau mi) preskau chiuj uzas, malgrau la konsiloj de la Akademio uzi komputoro au komputero. Bormann pri tio nur deklaras ke "plurece uzighas komputilo, komputoro, komputatoro, komputero, komputro, kun iom-post-ioma elstarigho de komputilo, tamen restas la multeco de uzataj nomoj."

Krom tiuj tri eseoj pri la movada lingvopolitiko kaj la Akademio, la libro ankau entenas bonan enkondukon de Humphrey Tonkin al la scienca literaturo pri lingvoplanado, kaj artikolojn de Yamasaki Seikô kaj Amri Wandel pri lingvoplanado respektive en Japanio kaj en la novhebrea. Tiuj artikoloj estas interesaj kaj bone verkitaj, sed la elekto de la japana kaj la novhebrea estas iom arbitra. Tio estas komprenebla -- vershajne simple mankis en Prago ekspertizistoj pri lingvoplanado en aliaj lingvoj krom tiuj du -- sed estas iom malfacile taksi kion la esperantistaj institucioj lernu de tiuj du nacilingvaj kontraupartoj.

Por aktiva lingvopolitiko donas bonan superrigardon de kelkaj demandoj en la kampo de la Esperanta lingvopolitiko. Estas klare, ke ni bezonas tiajn politikon kaj diskuton. Ni diskutu plu.